Spuroj de vivo

Preter individua lerteco, desegnado havas profitojn alireblajn de ĉiuj, kiuj volas nove vidi.

Ĉiun semajnon, grupo da plenkreskuloj de diversaj aĝoj kaj fonoj kunvenas ĉe la konstruaĵo “Kincumber Village School of Arts” en la centra marbordo, norde de Sidnejo. Ili kunvenas por praktiki la kapablon desegni homfigurojn: por skizi la homan korpon, observante vivan poziston. Ĝi estas tekniko, pri kiu multaj scias, sed kiun multaj ne plene komprenas, simile al la koncepto de desegnado.

Desegni estas natura agado. Tuj post kiam ni eksciis kiel infanoj, ke ni povas fari strekojn—ekzemple en sablo aŭ sur nebula fenestro—ni tion faris. Desgnado estas esence la spuro lasita de movado.

Sed se desegnado estas tiom natura kaj io, kion preskaŭ ĉiu infano faras, kial plej multaj da ni kiel plenkreskuloj ne praktikas ĝin? Ni trapasis la samajn etapojn de disvolviĝo en desegnado, samorde: hazarda skizado sekvita de regata skizado. Poste, kun kuraĝigo de plenkreskuloj, ni komencis atribui signifon al ĉi tiuj skizeroj: bukloj kun enaj makuloj fariĝis vizaĝoj, kaj radiaj linioj el ĉi tiuj “vizaĝoj” fariĝis brakoj kaj kruroj. Baldaŭ poste ni faris pli kompleksajn rakontojn per niaj bildoj. Post kiam ni vidis fotojn kaj aliajn vivsimilajn bildojn, ni provis realecigi niajn proprajn desegnaĵojn. Tio, kio poste okazis dependis de kiom da kuraĝigo ni ricevis de plenkreskuloj ĉirkaŭ ni kaj, iom, de nia natura talento. Ĉi tio ofte nomiĝas la “krizo de realismo”. Ni aŭ trarompis, kaj plibonigis niajn kapablojn plu, aŭ forlasis desegnadon, dirante al ni, ke ni ne posedas tiun lertecon.

Bedaŭrinde, nur malgranda procento da plenkreskuloj kredas, ke ili povas desegni, kaj tial ja desegnas. Tamen desegnado estas grava aktiveco por ĉiuj. Ĝi instigas vidadon sen nomado. Kutime, kiam ni ĉirkaŭrigardas nin, ni kategoriigas aĵojn, ofte senkonscie: “Tio estas homo; tio estas arbo.” Eĉ kiam ni rigardas vizaĝon, ni kutime vidas ĝin kiel sumo da apartaj vizaĝopartoj. Tio estas grava lerteco ĉar ĝi permesas al ni fari sencon el la mondo ĉirkaŭ ni per komparo de novaj vidsentoj al similaj stokitaj en nia memoro, sen superŝarĝi nian cerbon. Sed kiam ni faras tion ni maltrafas la estetikan sperton, kiu estas vidi simple pro la plezuro de vidado. Ĉi tiuj malsamaj modaloj de observado estas foje nomataj la parola kaj neparola. Ĝenerale, la plej sukcesaj desegnaĵoj funkcias en la neparola modalo.

La parola modalo estas logika, sinsekva, racia, objektiva kaj analiza (vidanta aĵojn kiel sumojn da partoj). La neparola modalo estas intuicia, nesinsekva, neracia, subjektiva kaj tuteca (vidanta aĵojn kiel neapartigeblajn tutojn). Se vi iam sentis vin nesufiĉa pri desegnado, tio eble estas ĉar vi tro fidis la parolan modalon. Unu maniero por kuraĝigi la neparolan estas kopii renversitan foton de homo. La parola parto de la menso ne scios, kion fari pri tiu vida stimulo ĉar nenio aspektas konata. Tial, la neparola povas transpreni. Interese, la desegnaĵo, kiu rezultos verŝajne aspektos pli bona ol se vi desegnus la foton ĝustadirekte.

Unu ofta demando rilate al vivkorpa desegnado estas “Kial artistoj desegnas nudojn?” La kutima respondo estas, ke por pentri vestitan homon, oni devas scii, kio estas sub la vesto. Sed tiu klarigo evitas la evidentan demandon pri sekseco. (Desegni aliajn aĵojn, ekzemple montojn aŭ kukurbojn, ankaŭ povas esti sekse aŭ almenaŭ sense. Tamen la rilato ne estas tiom klara.)

Desegnado estas sensa agado ĉar desegni linion similas al tuŝi. Oni povus imagi, dum la krajono faras strekojn sur papero figurante, ekzemple, la malgrandan truon sub la ŝultro de pozistino, ke la krajono vere sekvas la konturojn de tiu truo. Ankaŭ ekzistas sento, ke la artisto iel ŝtelas la privatecon de la modelo. Ĉi tio montras la paradokson en vivkorpa desegnado: la modelo estas kaj objekto kaj persono.

La grupo “Kincumber Life Drawing” kunvenas ĉiun vendredon inter 10:00 kaj 12:30 ĉe Kincumber Village School of Arts, apud la angulo de Empire Bay Drive kaj Tora Avenue, Kincumber. Tipa kunveno komenciĝas per kelkaj mallongaj pozoj antaŭ pli longaj pozoj inter 20 kaj 30 minutoj. La pozisto povus esti ina aŭ vira. La grupo estas akceptema kaj subtenema, kaj ampleksas multajn stilojn kaj nivelojn de sperto. Por pli da informo kontaktu Jonathan.

Originale publikita en Esperanto sun la Suda Kruco, junio 2018.

Kovrilo de ESK
   Interno de ESK

Bazita sur artikolo verkita de Jonathan Cooper kaj Zoë Cooper, en kanada revuo CV Collective

Posted in Art and tagged , , , .

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *