The dangers of assumptionLa danĝeroj de supozado

Many years ago, when I worked for the Art Gallery of New South Wales, I ran a travelling art service called “Onsight”*. I took art exhibitions to people for whom a visit to the Gallery would be difficult or impossible, for example, to prisons, hospitals and nursing homes. One day, I visited a nursing home in a northern beaches suburb of Sydney. I set up the exhibition and then spoke with some residents about the artworks. After lunch, a nurse pushed a very old, fragile woman in a wheelchair into the room. Despite the fact that the woman did not look up at the paintings, I approached and began to speak. Almost immediately the nurse said to me, ‘Don’t worry about her, she’s out of it.’ I wondered, then why did she bring the woman in! I said to the nurse, ‘I’d be happy to push her for a while; have a break.’ So she thanked me and left.

I pushed the wheelchair and tried to talk to the old woman about the paintings, but I soon learned that she either didn’t understand anything, or else was not at all interested in art. So I said to her, ‘It looks like art isn’t your ”thing”. So, what does interest you?’ I didn’t expect an answer but after a short pause she said, ‘Oh, hang-gliding, abseiling, bungee-jumping…” I was momentarily silent with amazement, and thought, ‘Is she really joking with me?’ But her humour intrigued me, so I asked some more. I learned that she was the second woman in New South Wales to pilot a plane! So, she probably did those other things, too.

Now I understood: Here was a woman who previously had a very exciting, active life, but now had very little freedom and mobility. I was not at all surprised that she wasn’t interested in the paintings. No matter; I was happy instead to listen to stories about her amazing adventures. After about twenty minutes, when it was almost time for the nurse to return, the woman looked at the paintings, and one in particular. ‘I like that one,’ she said.

Then the nurse came back. It was time for the old woman to go back to her room.

Afterwards, I thought about what had happened. If I had assumed – because the woman originally showed no interest in art – that talking with her was not worthwhile, I would never have learned about her amazing life. And she would not have enjoyed (even if only slightly) one of the paintings. I wonder if the nurse ever discovered that I was actually able to communicate with the “mental incompetent” despite her advice.

* “Onsight”: a playful hybrid of the words “onsite” and “on sight”Antaŭ multe da jaroj, kiam mi laboris por la Art-Galerio de Nov-Sud-Kimrio, mi funkciigis veturantan artan servon, nomitan “Onsight”*. Mi transportis, per kamioneto, art-ekspoziciojn al homoj, por kiuj vizito al la Galerio estus malfacila aŭ neebla, ekzemple al malliberejoj, malsanulejoj kaj hejmoj por plejaĝuloj. Unu tagon, mi vizitis plejaĝulan hejmon en norda stranda antaŭurbo de Sidnejo. Mi starigis la ekspozicion kaj poste parolis kun kelkaj loĝantoj pri la artaĵoj. Post tagmanĝo, flegistino puŝis tre maljunan, malfortikan virinon en rulseĝo, en la ĉambron. Malgraŭ ke la virino ne rigardis supren al la pentraĵoj, mi alproksimiĝis kaj ekparolis. Preskaŭ tuj, la flegistino diris al mi, ‘Ne ĝenu vin pri ŝi, ŝi estas mense nekompetenta.’ Mi scivolis, do, kial ŝi venigis la virinon! Mi diris al la flegistino, ‘Plaĉus al mi puŝi ŝin dum tempo; havu ripozon.’ Do, ŝi dankis min kaj foriris.

Mi puŝis la rulseĝon kaj provis paroli kun la maljunulino pri la pentraĵoj, sed mi baldaŭ sciiĝis ke ŝi aŭ ne komprenis ion ajn, aŭ tute ne interesiĝis pri arto. Do, mi diris al ŝi, ‘Ŝajne, arto ne estas via “afero”. Do, kio ja interesas vin?’ Mi ne antaŭvidis respondon sed post mallonga paŭzo ŝi parolis: ‘Ho, pendoglisado, malsuprenirado per ŝnuro, kaŭĉukosaltado…’ Mi momente silentis per surprizego, kaj pensis al mi, ‘Ĉu ŝi fakte ŝercas kontraŭ mi?’ Sed ŝia humuro intrigis min kaj mi demandis plu. Mi lernis ke ŝi estis la dua virino en Nov-Sud-Kimrio kiu pilotis aviadilon! Do, ŝi verŝajne ankaŭ faris tiujn aliajn agadojn.

Tiam mi komprenis: Tie estis virino, kiu antaŭe havis tre ekscitan, aktivan vivon, sed nun havis tre malmulte da libereco kaj movebleco. Mi tute ne surpriziĝis ke ŝi ne havas intereson pri la pentraĵoj. Ne gravis; plaĉis al mi anstataŭe aŭskulti rakontojn pri ŝiaj mirindaj aventuroj. Post ĉirkaŭ dudek minutoj, kiam estis preskaŭ tempo por la flegistino reveni, la virino suprenrigardis al la pentraĵoj, kaj unu aparte. ‘Mi ŝatas tion,’ ŝi diris.

Tiam la flegistino revenis. Estis tempo por la maljunulino reiri al sia ĉambro.

Poste, mi pensis pri kio okazis. Se mi supozus – ĉar la virino unue montris neniun intereson pri arto – ke paroli kun ŝi ne indus, mi neniam lernus pri ŝia mirinda vivo. Kaj ŝi ne ĝuus (eĉ se nur iomete) unu pentraĵon. Mi scivolas ĉu la flegistino iam sciiĝis ke mi fakte povis komuniki kun la “mensa nekompetentulo” malgraŭ ŝia konsilo.

* “Onsight”: ludema hibrido de la anglaj vortoj “onsite” = ĉe la loko, kaj “on sight” = pri vido

Posted in Art, Museum education, Museums and tagged , , , , , .

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *