People looking at art

[:en]How to look at a painting[:eo]Kiel rigardi pentraĵon[:]

[:en]I have just been re-reading an excellent book by Justin Paton (curator of contemporary art at the Art Gallery of NSW), “How to look at a painting”. Near the end of the book, he gives some very useful advice in ten points, which I would like to share with you.

1. Respect the thing.

2. Take your sweet time. One painting seen well beats dozens seen in a state of perspiration and frustration.

5. That said, see as many paintings as you can, and then hunt for more. The fuller your image bank is with remembered paintings, the richer your responses will be to new ones.

4. When looking at a painting, before answering the question ‘What do I think?’ try ‘What did I notice?’ No opinions without observations.

5. If you’re troubled by an apparent lack – not enough colour, not enough imagery — try turning the doubt into a question. What would an artist have to gain by losing those things? What is he or she inviting you to notice in their absence? You may feel previously unnoticed aspects of a painting emerging with new sharpness.

6. Seek out writers as guides through that foreign country, the past. Trying to imagine your way into a painting’s life without picturing the time and place that produced it is like trying to understand fish without considering water. And pay no attention to those who say they don’t read about paintings because the words get in the way. They had to use words to tell you that, after all.

7. If a work doesn’t feel as though it’s for you, try imagining the person it is for. At the very least, you will have stepped outside the circle of your accustomed tastes. You might even find yourself enjoying it out there.

8. At any one time, the amount of average or downright wretched art exceeds the other kind by an alarming ratio. If an artwork’s giving you nothing, there’s no shame in turning your back. Remember, though, that if you don’t occasionally wade through art’s lows, you’re hardly qualified to register the highs.

9. Trust your own impressions. Children often have piercingly accurate things to say about paintings because they haven’t yet been taught to distrust their first impressions and spontaneous associations. Tease out the significance of what you’re already seeing, rather than fretting about unseen meanings.

10. Trust the painting. The best advice about how to look at a particular painting is usually right there in the painting.[:eo]Mi antaŭ nelonge relegis bonegan libron verkitan de Justin Paton (kuratoro de nuntempa arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio), “How to look at a painting” (Kiel rigardi pentraĵon). Proksime al la fino de la libro li donis tre utilajn konsilojn per dek punktoj, kiujn mi volas dividi kun vi.

1. Respektu la aĵon.

2. Malrapidu. Unu pentraĵo bone vidita estas pli bona ol dekoj viditaj ŝvitige kaj frustre.

5. Tamen rigardu tiom da pentraĵoj kiom vi povas, kaj poste serĉu pli. Ju pli plena estas via mensa bildbanko per memoritaj pentraĵoj, des pli riĉaj estos viaj respondoj al novaj pentraĵoj.

4. Dum vi rigardas pentraĵon, antaŭ ol vi respondos al la demando ‘Kion mi pensas?’ provu ‘Kion mi rimarkis?’ Neniuj opinioj sen observoj.

5. Se ŝajna manko ĝenas vin – ne sufiĉa koloro, ne sufiĉa figurado – provu ŝanĝi la dubon en demandon. Kion artisto gajnus per perdo de tiuj aferoj? Kion li aŭ ŝi invitas vin rimarki en tiu manko? Vi eble sentas, ke aspektoj de pentraĵo, antaŭe ne rimarkitaj, aperos per nova akreco.

6. Serĉu verkistojn kiel gvidoj tra tiu fremda lando, la pasinteco. Provi imagi vian vojon en la vivo de pentraĵo sen imagi la tempon kaj lokon, kiuj produktis ĝin, similas al provi kompreni fiŝon sen konsideri akvon. Kaj ne atentu tiujn, kiuj diras, ke ili ne legas pri pentraĵoj ĉar la vortoj malhelpas. Ili devis uzi vortojn por diri tion al vi, ĉu ne?

7. Se artaĵo ne ŝajnas esti por vi, provu imagi la homon, por kiu ĝi estas. Almenaŭ, vi paŝus el la cirklo de viaj kutimataj gustoj. Vi eĉ eble ĝuos la sperton tie.

8. Je iu ajn tempo, la kvanto da averaĝa aŭ vere aĉa arto superas la alian specon per timinda proporcio. Se artaĵo donas al vi nenion, ne estas hontinde turni vian dorson. Memoru, tamen, ke se vi ne vadus de tempo al tempo tra la malaltoj de arto, vi apenaŭ povus rimarki la altajn.

9. Fidu viajn proprajn impresojn. Infanoj ofte diras precizegajn komentojn pri pentraĵoj ĉar ili ankoraŭ ne estas instruitaj malfidi siajn unuajn impresojn kaj spontaneajn ide-asociojn. Elprenu la signifon de tio, kion vi jam vidas, prefere ol turmentiĝi pri nevideblaj signifoj.

10. Fidu la pentraĵon. La plej bona konsilo pri kiel rigardi specifan pentraĵon plej ofte estas tie en la pentraĵo.[:]

Posted in Art, Museum education, Museums and tagged , .

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *