Arto kaj reteja IA

aŭ…

Mi ne scias multe pri la reto sed mi scias kion mi ŝatas

Also in English

Matthew Hodgson, en la resumo de sia eseo, Evoluo de la Facilmova IA, prezentita en Oz-IA 2009, skribis:

Ni [inform-arkitektoj] ŝtelis de industria dezajno, pruntis de biblioteka scienco kaj eĉ fleksis modelojn de teatro kaj media planado al la bezonoj de nia fako… Tamen, la demando estas: kio poste? Kiujn ilojn kaj teknikojn ni devus ŝteli nun?

Ĉi tiu artikolo provos havigi unu respondon al tiu demando.

Ŝtelistoj rabantaj vagono de Cobb & Co

Tom Roberts
Rabata 1895/1927
Kolekto AGNSK

Rabata, farita de Tom Roberts, estas unu el la plej popularaj artaĵoj de la Galerio, do se mi estus Galeria ĉiĉerono, mi havus avantaĝon, ĉar la plimulto de mia laboro jam faritus. Mi nur bezonus diri ion tian:

Oni diris ke Aŭstralio havis pli da ŝtelistoj ol Usono havis vakerojn, sed kiam Tom Roberts komencis ĉi tiun historian romantikan pentraĵon, ĝia temo estis jam afero de la pasinteco. La ŝtelistoj kiuj plagis la kolonion dum la 1860-aj jaroj ne estis eskapintaj krimuloj, sed ‘sovaĝaj koloniaj knaboj’, junuloj de la arbaro, kiuj kunmetis malestimon por aŭtoritato kun spirito de temerara aventuro. Roberts, kiu alvenis de Anglio en 1869, kunigis siajn ideojn pri subĉiela realismo kun la aperantaj konceptoj de naciismo kiuj, kune kun aliaj kiel Streeton kaj McCubbin, helpis krei distinge aŭstralian skolon de pentrarto. …

(Jes, eblas malŝpari avantaĝon!)

Aliflanke, mi povus demandi de vi…

  • Kia muziko kongruus pli bone (or malpli bone) kun ĉi tiu pentraĵo? Kial?
  • Imagu ĝin kiel komputila ludo; donu komentaron.
  • Kiel ĉi tiu rakonto malsimilus se ĝi estus metita en la Usona ‘Sovaĝa Okcidento’?

Kiel mi diris, ni havis grandan avantaĝon en ĉi tiu pentraĵo, ĉar ĝi estas tiel rekonebla (kaj laŭ realismo kaj laŭ la bone konata scenejo). Kio okazas kiam ni komenciĝas per io multe malpli konata, ekzemple la jena duon-abstrakta pentraĵo, de John Olsen?

duon-abstrakta pentraĵo pri Sidneja Haveno

John Olsen
Eniro al la marhaveno de deziro 1964
© la artisto 2009
Kolekto AGNSK

Mi povus demandi de vi…

  • Imagu ke vi iras tra la pentraĵo per nudaj piedoj. Kiel tio sentas?
  • Kio estus ĝia preferata sporto?
  • Kiel ĝi eskapus el la Galerio?
  • Kia besto ĝi estus?

Rimarku, ke mi ne supozas, ke vi sciu, aŭ eĉ prizorgu, historian kuntekston. Tiu estas ĉar estas pri via renkonto kun la art-objekto.

Kio okazas kiam iu renkontas art-objekton?

Knabo rigardas pentraĵon 1. Laŭ la tradicia maniero de ĉiĉeronado, kion la art-objekto oferas? Ni figuru ĉiun el ĉi tiuj per hoko sur la fino de fadeno, etendinte de la pentraĵo.

  • Art-historio:
    “Tom Roberts estis unu el la fondintaj membroj de la Hajdelberga Skolo de pentrarto, kaj estis influita de la anglaj impresionistoj, ekzemple James McNeil Whistler.”
  • Estetiko (la filozofia/psikologia studo de beleco):
    “La komponado estis ruze konstruita per diagonaloj kaj vertikaloj, kondukantaj la okulojn ĝis, ĉirkaŭ kaj trans la figuroj.”
  • La biografio de la artisto:
    “Tom Roberts estis la unua granda aŭstralia pentristo selektita por studi ĉe la Reĝa Akademio de Artoj, kiun li ĉeestis de 1881 ĝis 1884.”
  • Socia historio:
    “La ŝtelistoj kiuj plagis la kolonion dum la 1860-aj jaroj ne estis eskapintaj krimuloj, sed ‘sovaĝaj koloniaj knaboj’, junuloj de la arbaro, kiuj kunmetis malestimon por aŭtoritato kun spirito de temerara aventuro.”
  • Pentrartaj teknikoj:
    “La surfaco de la pentraĵo – skrapita, refarita, bulecigita, malsekigita, repentrita – similas al fosiligita marlito, kaj trairante siajn batojn, malebenaĵojn kaj fendojn kun la nuda okulo ne facile elmontras pri kio estas malnovaj aŭ novaj.”

Knabo rigardas pentraĵon2. Kio eble okazas en la menso de la homo kiu renkontas? Ni figuru ĉiun el ĉi tiuj kun buklo sur la fino de fadeno, etendinte de la knaba cerbo.

  • Manĝaĵo
  • Televido
  • Muziko
  • Sporto
  • Komputiloj
  • Vetero

Knabo rigardas pentraĵon; ligoj okazasDo, por fari ligon, mi povus demandi…

  • “Kio eble estus la prognozo por ĉi tiu pentraĵo?” (Vetero)
  • “Kiel ĉi tiu pentraĵo gustus se vi povus manĝi ĝin?” (Manĝaĵo)
  • “Kia muziko kongruus pli bone kun ĉi tiu pentraĵo?” (Muziko)
  • “Kia televidprogramo ĉi tio estus? (Kaj ĉu vi opinias, ke vi volas rigardi ĝin?)” (Televido)
      Ligoj fariĝis! (Vidu diagramon.)

Alivorte, mi ne supozas ke homoj komprenus, nek prizorgus, historian kuntekston, aŭ iun ajn el la aliaj “hokoj”, ne ĉar tiuj aĵoj ne gravas, sed ĉar, se ligo ne fariĝas je la komenco, homoj neniam atingos tiujn “aliajn aferojn”.

Graveco por la retejo:

      • Minimumigu kognan ŝarĝon por ne supozi ke la vizitanto (= uzanto) scii aŭ prizorgi la strukturon de via organizo.
      • Strukturigu enhavon laŭ tion, kion vizitantoj volas scii kaj fari.

Jen du ekzemploj, de lokaj registaraj retejoj (ambaŭ vidita la 24an de julio 2009):

      1. Loka Registraro de Urbo Gosford (La nomoj de ligiloj malkaŝas iom da dubindaj supozoj.):
        • “Centro de Informo pri Akvo” (Water Information Centre) (Kial ne ekzistas centro por ĉi tiu kaj ne aliaj aferoj?)
        • “Elektronika Faliga Skatolo” (Electronic Dropbox) (Por kio mi volas uzi faligan skatolon?)
        • “Loka Registraro” (Council) (Ĉu la tuta retejo ne estas “Loka Registraro”?)
      2. Registraro de Urbo Brisbane (Almenaŭ provo estis farita, kolekti ligojn laŭ tio, kion vizitanto eble volas fari.):
        • “Mi volas fari…”
        • “pagu mian…”
        • “eltrovu pri…”

Imagu ke ni estas en la Art-Galerio de NSK.

Kion rubo, kio falis sur la plankon, bezonous, por esti konsiderata kiel arto, kaj ne nur rubo? Se ni nur faligis la rubon el skatolo, ĝi restus surplanke en hazarda ne-aranĝo. Certe, ni povus meti etiketon kaj signon “Ne tuŝu” apud ĝi, sed tio probable ne konvinkus la purigiston ke ĝi ja estas arto. Ni devus fari ion al la rubo por fari ĝin evidenta ke ĝi estas intencita esti tie. Mi nomas ĉi tiun kvaliton, intenceco.

Ni povus …

      • Metu la rubon en difinita areon, eble ene de kadro, aŭ skatolo
      • Vicigu pecojn, eble laŭ nevidebla krado
      • Elektu koloran skemon kaj forigu pecojn, kiuj ne konformas

Aŭ ni povus akiri iom da konsilo de artistoj kaj/aŭ artaĵoj (ofte nomata “stilo”). Do, ekzemple, pentraĵo de Rembrandt povus doni al vi la ideon meti la rubon en malluman, malfermitan skatolon kaj briligas lampon sur la centron de la amaso. Aŭ, impresionisma pentraĵo povus doni al vi la ideon sidigi folion de bobelpakumo super la rubo, por malsaturi la kolorojn kaj malklarigi la randojn, por ke aĵoj ŝajnas miksi kune.

Intenceco reciproke interligas kun unueco, kiu indikas la implicitan volon de la artisto.

Graveco por la retejo:

      • Retejo bezonas unuecon kaj koheron, por ke vizitantoj konstruu mensan modelon de ĝi.
      • La plej granda malamiko de unueco estas nekompleta IA (Inform-Arkitekturo), sekvata de enhaveroj, kiuj “devas esti publikitaj kiel eble plej baldaŭ”.

Jes, retejoj bezonas unuecon, sed feliĉe retejoj ne devas aspekti same kiel ĉiuj aliaj. (Vidu CSS-Zen-Ĝardenon.)

Imagu ke ni estas en la atelio de artisto.

abstrakt-expresionisma pentrajxo

Peter Upward
Nova realeco
Kolekto AGNSK
© Julie Harris 2009

Imagu ke ni vidas la artiston, Peter Upward, pentrante ĉi tiun abstraktan pentraĵon. Ni povas vidi, per la dikeco de la farbo, la larĝeco kaj kontinueco de la penikmarkoj, kaj la neesto de falintaj gutoj, ke ĝi estis pentrita per tre larĝa peniko ligita al bastono (aŭ balailo?), Ŝarĝita kun dika, glueca farbo, puŝanta kaj tiranta tra horizontala surfaco (metata sur la planko). La krea ago estis, necese, tre fizika kaj spontanea. [Tamen, la artisto eble sentis la bezonon fari serion de provoj antaŭ ol li kreis finitan produkton, pri kio si kontentis – tial ne estas ĉiam simpla afero decidi kiom da tempo kaj peno bezonas en la farado de artaĵo.] Ekzistas paraleloj inter nia mensa reago de la krea procezo kaj nia entuziasmo pri rigardo de sportistoj, aŭ dancistoj (ni “saltas” kiam ili saltas).

La postsigno de la artisto, por la krea procezo estas reala homeco.

Graveco al la retejo:

      • Montru “realan homecon” kie eblas.

Ĉi tiu principo estas plej evidenta en la sociaj komunikiloj (Facebook, Twitter ktp) sed ĝi ankaŭ validas por retejoj. (Tamen, iuj organizoj uzas, aŭ misuzas, Twitter por “oficiala” merkata komunikado.)

Kaj fine …
Ne estas nur paralelo inter arto kaj la reto, estas ankaŭ paralelo inter la reto kaj vizaĝo-al-vizaĝo komunikado.

Do, konklude…

    • Faru personajn rilatojn kun la vizitanto.
    • Partoprenigu la vizitanton.
    • Estu homa kaj, se taŭge, ne tro serioza.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *