Tajpi Esperantajn literojn en Mac OS X

En freŝaj versioj de Mac OS (almenaŭ depost 10.5), oni povas tajpi la supersignajn literojn tre facile, sen elŝuti ion ajn aŭ uzi retejon, se la lingvo de via sistemo estas la angla.

Por pretigi vian komputilon (bezonata nur unufoje):

1. Malfermu “System Preferences…” el la menuo Apple.
2. Klaku “Language & Text”, aŭ “International” (laŭ via versio de OS X).
3. Klaku la langeton “Input Sources”, aŭ “Input menu”. Vi vidos longan liston da lingvoj (klav-aranĝoj, fakte). Se vi loĝas en Aŭstralio, “Australian” estas probable jam elektita.
4. Rulumu malsupren al “U.S. Extended” kaj elektu ĝin. (Laŭ via versio de Mac OS, tio probable nun estas “ABC Extended”.)
5. Rulumu supren denove kaj malelektu “Australian” (aŭ iun ajn klav-aranĝon, kiun estis antaŭe elektita)*.
6. Fermu la fenestron.

Language & Text dialog box

Poste, por tajpi la supersignajn literojn, faru la jenajn:
Por ĉ, ĝ, ĥ, ĵ aŭ ŝ: premu option-6, kaj poste c, g, h, j aŭ s. (Tio ankaŭ funkcias por la majuskloj.)
Por ŭ: premu option-B, kaj poste u. (Tio ankaŭ funkcias por Ŭ.)

(La kialo por “option-6” ne surprizas, ĉar super “6” sur la klavaro estas “^”. “B” evidente signifas la anglan vorton “breve” = “hoketo”.)

* Vi povas reteni vian antaŭan klavar-aranĝon se vi deziras; sed se vi tiel faras, vi devos elekti tion aŭ “U.S. Extended/ABC Extended” kiel bezonata, per tajpi -spacostango.

Posted in Esperanto and tagged , , , , , , .

3 Comments

  1. Hi. I have a MacBookPro with Mac OS High Sierra 10.13.3
    Under “input source” I did not find U.S.Extended so I chose ABC Extended.
    But typing option-6 immediately produces this: §
    typing option-B immediately produces this: ∫
    How can I type the supersigned letters? Thank you for your help.

  2. Hi Esther, Sorry for not seeing your comment earlier, but glad to see you’ve now sorted it out. Thanks for alerting me to the change of name from “U.S. Extended” to “ABC Extended” – I have updated my post accordingly. Is the problem you encountered anything I should warn others about?

    By the way, I loved your book “Bridge of Words”!

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *