Spuroj de vivo

Preter individua lerteco, desegnado havas profitojn alireblajn de ĉiuj, kiuj volas nove vidi. Ĉiun semajnon, grupo da plenkreskuloj de diversaj aĝoj kaj fonoj kunvenas ĉe la konstruaĵo “Kincumber Village School of Arts” en la centra marbordo, norde de Sidnejo. Ili kunvenas por praktiki la kapablon desegni homfigurojn: por skizi la homan korpon, observante vivan poziston. […]

Continue reading
People looking at art

Kiel rigardi pentraĵon

Mi antaŭ nelonge relegis bonegan libron verkitan de Justin Paton (kuratoro de nuntempa arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio), “How to look at a painting” (Kiel rigardi pentraĵon). Proksime al la fino de la libro li donis tre utilajn konsilojn per dek punktoj, kiujn mi volas dividi kun vi. 1. Respektu la aĵon. 2. […]

Continue reading

Pri art-aprezado

Hodiaŭ, kiel mi rememoris mian karan amikon, la artisto Robin Norling, kiu mortis en januaro de ĉi tiu jaro, mi remalkovris la tekston de muro-panelo, kiun li kaj Jocelyn Maughan preparis por sia galerio antaŭ kelkaj jaroj. Mi tiom ŝatas ĝin, ke mi decidis afiŝi redaktitan version de ĝi ĉi tie. Valoro, laŭ mono, instigas […]

Continue reading

La deziro konekti

Mi relegadis libron, “What Makes Us Tick?” (Kiel ni funkcias?) fare de Hugh Mackay (Hachette, 2010). Jen kelkaj ŝatataj citaĵoj, el ĉapitro 4, “La deziro konekti”: “La rusa literatura kritikisto, Viktor Ŝklovski, skribis ke ‘arto ekzistas por ke oni povu rehavi la sentojn de vivo; ĝi ekzistas por ke oni sentu, por ke la ŝtono […]

Continue reading
Art appreciation lecture, Lille

Art-aprezado ĉe la Universala Kongreso de Esperanto

La programo por la Universala Kongreso en Lillo publikiĝis sed, bedaŭrinde, por la sesioj “Kongresa Temo”, mankas detaloj. Do, mi volas anonci ke “Kongresa Temo 2” (lundon, 11:15—13:45) inkluzivos du prelegojn de Franz-Georg Rössler – pri arkitekturo (turoj) kaj muziko – kaj unu prelegon de mi. La mia estos ‘Art-aprezado por ĉiuj’. Resumo: “Por multaj […]

Continue reading

La danĝeroj de supozado

Antaŭ multe da jaroj, kiam mi laboris por la Art-Galerio de Nov-Sud-Kimrio, mi funkciigis veturantan artan servon, nomitan “Onsight”*. Mi transportis, per kamioneto, art-ekspoziciojn al homoj, por kiuj vizito al la Galerio estus malfacila aŭ neebla, ekzemple al malliberejoj, malsanulejoj kaj hejmoj por plejaĝuloj. Unu tagon, mi vizitis plejaĝulan hejmon en norda stranda antaŭurbo de […]

Continue reading

Tri prelegetoj por “Arto sur ekrano”

Dum la venontaj kelkaj monatoj mi enkondukos tri art-temajn filmojn ĉe Avoca Beach Picture Theatre per tri malsamaj 20-minutaj (anglalingvaj) prelegojn pri art-aprezadon: Lundo, 2-a marto, 11.30atm: Knabino kun perla orelringo kaj aliaj trezoroj de Muzeo Mauritshuis Nederlando Mia parolado fokusiĝos je la pentraĵoj de Vermeer kaj aliaj artistoj en la Mauritshuis. Lundo, 20-a aprilo, […]

Continue reading

La inkopentristo: rakonto

Rakontisto: Iam en Ĉinio estis lerta inkopentristo, speciale famega por liaj figuroj de floroj, kiuj estis venditaj por tre altaj prezoj. Li havis amikon. Unun tagon la artisto kaj lia amiko paroladis. Pentristo: Vi estas bonega amiko al mi dum multaj jaroj. Mi pentros por vi pentraĵon kaj donos ĝin al vi. Amiko: Ĉu vere? […]

Continue reading

Spaco: virtuala ekspozicio

Mi ĵus rememoris ekspozicion, kion mi kreis en la sekcio “My Galerio” de la retejo de Christchurch Art-Galerio antaŭ kelkaj jaroj: Spaco Jen la enkonduko: Artistoj uzas diversajn teknikojn por priskribi tri-dimensian spacon, aŭ doni tian iluzion. Artistoj ankaŭ iam intence provas nei la iluzion de spaco. Ĉi tiu artaĵaro donas kelkajn ekzemplojn. (Bedaŭrinde, la […]

Continue reading