Vortaro de Wells rete havebla

Mi eltrovis antaŭ nelonge, ke “Esperanto-English-Esperanto Dictionary”, de John C Wells, estas havebla ĉe Google Play Kaj ĝi funkcias per mia iPado senrete! 🙂 Estas multe pli konvena ol porti la fizikan libron.

Continue reading

Bela Esperanta lulkanto

Mia koruso, Jubila Singers, kantis belan lulkanton en Esperanto dum prezentado la 13-an de septembro, kvankam mi estas la sola membro kiu parolas Esperanton. Ĝi titoliĝas “Dolĉa Vent’”. Elŝutu Jen la teksto (verkita de G.L. Browne, bazita sur anglalingva originalo de Alfred Lordo Tennyson): Dolĉa vent’, dolĉa vent’ el okcidenta mar’, Vent’, vent’, spiro, sent’, […]

Continue reading
Art appreciation lecture, Lille

Art-aprezado ĉe la Universala Kongreso de Esperanto

La programo por la Universala Kongreso en Lillo publikiĝis sed, bedaŭrinde, por la sesioj “Kongresa Temo”, mankas detaloj. Do, mi volas anonci ke “Kongresa Temo 2” (lundon, 11:15—13:45) inkluzivos du prelegojn de Franz-Georg Rössler – pri arkitekturo (turoj) kaj muziko – kaj unu prelegon de mi. La mia estos ‘Art-aprezado por ĉiuj’. Resumo: “Por multaj […]

Continue reading

9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj

Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas oficiale lanĉita, sed troviĝas en testofazo. Estis artikolo en […]

Continue reading

Malferma letero al Gaston Dorren, la aŭtoro de “Lingo”

Libro titolita Lingo: A language spotter’s guide to Europe antaŭ ne longe eldoniĝis. Ĉapitro 51-a estas “The no-hoper: Esperanto”. Kiel jam raportita, ĝi ricevis plendojn de esperantistoj. Jen mia malferma letero al ĝia aŭtoro, Gaston Dorren: Kara S-ro Dorren, Mi scias ke vi jam ricevis kelkajn mesaĝojn de malkontentaj esperantistojn pri ĉapitro 51-a de via […]

Continue reading

Bela kanto en Esperanto: La Nuboj

De Ĵomart kaj Nataŝa Jen la teksto: Sur la ter’ murmuras herboj En ĉiel’ la nuboj herdas Ankaŭ mi nubeto estas Ankaŭ mi (x 3) Kaj mi nenien strebas Mi ne plu bezonas ion Nur revidi familion Nur pri tio petas dion Vidi vin (x 3) Nur kisi vin adiaŭ Kaj doloro ne vanuas Sur […]

Continue reading

Tajpi Esperantajn literojn en Mac OS X

En freŝaj versioj de Mac OS (almenaŭ depost 10.5), oni povas tajpi la supersignajn literojn tre facile, sen elŝuti ion ajn aŭ uzi retejon, se la lingvo de via sistemo estas la angla. Por pretigi vian komputilon (bezonata nur unufoje): 1. Malfermu “System Preferences…” el la menuo Apple. 2. Klaku “Language & Text”, aŭ “International” […]

Continue reading

Planlingvoj (ne nur Esperanto)

Se vi iam aŭdis pri Esperanto (kaj estas multaj, kiuj ne aŭdis) vi eble surpriĝas ellerni ke ĝi nur estas la plej sukcesa el fakte centoj da planlingvoj, vidante reen al la 17-a jarcento (aŭ eĉ la 12-a jarcento, se oni ikluzivas la privatan lingvon de Sankta Hildegard de Bingen). Kelkaj libroj estis skribitaj pri […]

Continue reading