Spuroj de vivo

Preter individua lerteco, desegnado havas profitojn alireblajn de ĉiuj, kiuj volas nove vidi. Ĉiun semajnon, grupo da plenkreskuloj de diversaj aĝoj kaj fonoj kunvenas ĉe la konstruaĵo “Kincumber Village School of Arts” en la centra marbordo, norde de Sidnejo. Ili kunvenas por praktiki la kapablon desegni homfigurojn: por skizi la homan korpon, observante vivan poziston. […]

Continue reading
People looking at art

Kiel rigardi pentraĵon

Mi antaŭ nelonge relegis bonegan libron verkitan de Justin Paton (kuratoro de nuntempa arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio), “How to look at a painting” (Kiel rigardi pentraĵon). Proksime al la fino de la libro li donis tre utilajn konsilojn per dek punktoj, kiujn mi volas dividi kun vi. 1. Respektu la aĵon. 2. […]

Continue reading

Pri art-aprezado

Hodiaŭ, kiel mi rememoris mian karan amikon, la artisto Robin Norling, kiu mortis en januaro de ĉi tiu jaro, mi remalkovris la tekston de muro-panelo, kiun li kaj Jocelyn Maughan preparis por sia galerio antaŭ kelkaj jaroj. Mi tiom ŝatas ĝin, ke mi decidis afiŝi redaktitan version de ĝi ĉi tie. Valoro, laŭ mono, instigas […]

Continue reading

La deziro konekti

Mi relegadis libron, “What Makes Us Tick?” (Kiel ni funkcias?) fare de Hugh Mackay (Hachette, 2010). Jen kelkaj ŝatataj citaĵoj, el ĉapitro 4, “La deziro konekti”: “La rusa literatura kritikisto, Viktor Ŝklovski, skribis ke ‘arto ekzistas por ke oni povu rehavi la sentojn de vivo; ĝi ekzistas por ke oni sentu, por ke la ŝtono […]

Continue reading
Art appreciation lecture, Lille

Art-aprezado ĉe la Universala Kongreso de Esperanto

La programo por la Universala Kongreso en Lillo publikiĝis sed, bedaŭrinde, por la sesioj “Kongresa Temo”, mankas detaloj. Do, mi volas anonci ke “Kongresa Temo 2” (lundon, 11:15—13:45) inkluzivos du prelegojn de Franz-Georg Rössler – pri arkitekturo (turoj) kaj muziko – kaj unu prelegon de mi. La mia estos ‘Art-aprezado por ĉiuj’. Resumo: “Por multaj […]

Continue reading

Disvolvigi arton: la fundamentoj

Ĉu vi ĝuas arton, sed ne certas kiel aprezi ĝin? Ĉu vi ŝatas artaĵon sed ne certas kial, aŭ se ekzistas plio? Venu al mia mallonga enkonduka kurso (en la angla lingvo) ĉe la Art Gallery of NSW, Unwrapping art: the basics , tra 4 sabatoj, 16-a majo – 6-a junio 2015. Kvankam artaĵoj el […]

Continue reading

La danĝeroj de supozado

Antaŭ multe da jaroj, kiam mi laboris por la Art-Galerio de Nov-Sud-Kimrio, mi funkciigis veturantan artan servon, nomitan “Onsight”*. Mi transportis, per kamioneto, art-ekspoziciojn al homoj, por kiuj vizito al la Galerio estus malfacila aŭ neebla, ekzemple al malliberejoj, malsanulejoj kaj hejmoj por plejaĝuloj. Unu tagon, mi vizitis plejaĝulan hejmon en norda stranda antaŭurbo de […]

Continue reading

Tri prelegetoj por “Arto sur ekrano”

Dum la venontaj kelkaj monatoj mi enkondukos tri art-temajn filmojn ĉe Avoca Beach Picture Theatre per tri malsamaj 20-minutaj (anglalingvaj) prelegojn pri art-aprezadon: Lundo, 2-a marto, 11.30atm: Knabino kun perla orelringo kaj aliaj trezoroj de Muzeo Mauritshuis Nederlando Mia parolado fokusiĝos je la pentraĵoj de Vermeer kaj aliaj artistoj en la Mauritshuis. Lundo, 20-a aprilo, […]

Continue reading

Kio faras arton, ‘arto’: galeria parolado por familioj

Mi kreas verkon de ‘arto’ per turni skatolon da rubaĵo supro-malsupren en arta muzeo. Se mi lasus ĝin tie kaj revenus unu tagon poste, ĉu vi pensas ke ĝi estus ankoraŭ tie? Kial ne? Kiuj estus preninta ĝin? Nek la direktoro, nek la kuratoroj… sed la purigistoj! La purigistoj devus decidi ĉu ĝi aspektas kiel […]

Continue reading