bushfire, drought, cyclone

Ĉu la granda debato pri klimat-ŝanĝo devas daŭri senfine?

Ne mankas homoj, kiuj deklaras, ke klimat-ŝanĝo estas reala kaj, se ni ne agos rapide kaj decide, la mondo iros al nekontraŭigebla katastrofo. Aliflanke, ne estas malfacile trovi tiujn, kiuj kontraŭas tiun vidpunkton, ĉu skeptike (asertante, ke la pruvoj estas nekonkludeblaj) aŭ certe (asertante, ke tute ne ekzistas pruvoj). Interese, tiuj de ambaŭ flankoj diras, […]

Continue reading

Recenzo de “Complete Esperanto”

Kiam mi eklernis Esperanton en 1970, interretaj kursoj ne ekzistis. Por lerni lingvon, oni aŭ lernis vizaĝ-al-vizaĝe de instruisto aŭ uzis libron (eble kun akompananta vinila disko por prononco). Ĉar mi tute ne sciis, kie trovi iun, kiu povus instrui aŭ eĉ paroli Esperanton, mi lernis el libro, specife Esperanto de Cresswell kaj Hartley (2-a […]

Continue reading

Spuroj de vivo

Preter individua lerteco, desegnado havas profitojn alireblajn de ĉiuj, kiuj volas nove vidi. Ĉiun semajnon, grupo da plenkreskuloj de diversaj aĝoj kaj fonoj kunvenas ĉe la konstruaĵo “Kincumber Village School of Arts” en la centra marbordo, norde de Sidnejo. Ili kunvenas por praktiki la kapablon desegni homfigurojn: por skizi la homan korpon, observante vivan poziston. […]

Continue reading

Vortaro de Wells rete havebla

Mi eltrovis antaŭ nelonge, ke “Esperanto-English-Esperanto Dictionary”, de John C Wells, estas havebla ĉe Google Play Kaj ĝi funkcias per mia iPado senrete! 🙂 Estas multe pli konvena ol porti la fizikan libron.

Continue reading
People looking at art

Kiel rigardi pentraĵon

Mi antaŭ nelonge relegis bonegan libron verkitan de Justin Paton (kuratoro de nuntempa arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio), “How to look at a painting” (Kiel rigardi pentraĵon). Proksime al la fino de la libro li donis tre utilajn konsilojn per dek punktoj, kiujn mi volas dividi kun vi. 1. Respektu la aĵon. 2. […]

Continue reading

Pri art-aprezado

Hodiaŭ, kiel mi rememoris mian karan amikon, la artisto Robin Norling, kiu mortis en januaro de ĉi tiu jaro, mi remalkovris la tekston de muro-panelo, kiun li kaj Jocelyn Maughan preparis por sia galerio antaŭ kelkaj jaroj. Mi tiom ŝatas ĝin, ke mi decidis afiŝi redaktitan version de ĝi ĉi tie. Valoro, laŭ mono, instigas […]

Continue reading

La deziro konekti

Mi relegadis libron, “What Makes Us Tick?” (Kiel ni funkcias?) fare de Hugh Mackay (Hachette, 2010). Jen kelkaj ŝatataj citaĵoj, el ĉapitro 4, “La deziro konekti”: “La rusa literatura kritikisto, Viktor Ŝklovski, skribis ke ‘arto ekzistas por ke oni povu rehavi la sentojn de vivo; ĝi ekzistas por ke oni sentu, por ke la ŝtono […]

Continue reading

Bela Esperanta lulkanto

Mia koruso, Jubila Singers, kantis belan lulkanton en Esperanto dum prezentado la 13-an de septembro, kvankam mi estas la sola membro kiu parolas Esperanton. Ĝi titoliĝas “Dolĉa Vent’”. Elŝutu Jen la teksto (verkita de G.L. Browne, bazita sur anglalingva originalo de Alfred Lordo Tennyson): Dolĉa vent’, dolĉa vent’ el okcidenta mar’, Vent’, vent’, spiro, sent’, […]

Continue reading
Art appreciation lecture, Lille

Art-aprezado ĉe la Universala Kongreso de Esperanto

La programo por la Universala Kongreso en Lillo publikiĝis sed, bedaŭrinde, por la sesioj “Kongresa Temo”, mankas detaloj. Do, mi volas anonci ke “Kongresa Temo 2” (lundon, 11:15—13:45) inkluzivos du prelegojn de Franz-Georg Rössler – pri arkitekturo (turoj) kaj muziko – kaj unu prelegon de mi. La mia estos ‘Art-aprezado por ĉiuj’. Resumo: “Por multaj […]

Continue reading