Kio estas arto?

‘Vi nomas tion arto?’

Also in English

Ĉu vi aŭdis iun diri tion en artgalerio aŭ artmuzeo? Eble estis vi, kiu diris ĝin. Kio estas malantaŭ tiu demando? Fakte, estas pli vere akuzo, esprimo de nekredemo, ke io tiel fora de onia ideo de arto povus esti konsiderata de iu, kiel “arto”, kaj precipe ke ĝi estus premiita por tio per esti en rekonata arta institucio. Ofte, la senton de indigno kaŭzas artaĵo, kio ne aspektas kiel io ajn aŭ kio ne ŝajnas montri multan lertecon. Do, kio estas arto?

Demandu grupon de personoj – inter ili, artistoj – pri tio kaj vi ricevos multajn malsamajn respondojn, ekzemple:
Arto estas persona esprimo.
Arto estas metodo transiri la ĉiutagan.
Arto estas kiel la sensignifa estas farata signifoplena.
Arto estas fari objektojn por estetika ĝuo, ne utilisma funkcio.
Arto estas kiel artistoj komuniki sian ĝojon pri la vida mondo.
Arto estas la fizika manifestaĵo de individua kreemo kaj imago.
Arto estas klareco de esprimo.
Arto estas transformo: distirante aferojn kaj meti ilin kunen.
Arto estas tio, kion oni nomas arto.

Fakte, ĉi tiu lasta respondo estas ne-respondo, kvazaŭ oni levas siajn manojn super la kapo kaj diras: ‘Ne ekzistas respondo!’ Sed ĝi ankaŭ indikas kial multaj homoj ĉagrenas antaŭ iuj “artaĵoj”. Ili sentas ke la artisto (kaj eble la artmondo) ŝercas kontraŭ ilin.

Alia maniero esprimi la demandon estas: ‘Por kio estas arto? Kion ĝi faras?’

La esencaj celoj de art

Antaŭ ni iru plu, ni distingu inter esencaj kaj malesencaj celoj. Malesencaj celoj estas tiuj, kiuj povus validi egale bone al ne-artaj aferoj, ekzemple por gajni monon, por akiri famon kaj favoron, aŭ (por praĉinaj tomboskulptaĵoj) por helpi la mortinton en la postvivo. Do, laŭ vi, kiuj estas la esencaj kialoj por artistoj krei arton?

Post legado kaj aŭdado de multaj malsamaj respondoj al tiu demando dum la jaroj, mi rimarkis ke tri konceptoj revenadas: Ke arto estas por …
• krei estetike plaĉajn objektojn, aŭ
• figuri la videblan mondon, aŭ
• esprimi emociojn.
(Aldone, artistoj iam uzas arton por eksperimenti kun novaj manieroj krei, figuri aŭ esprimi.)

Fakte plej multe da artistoj faras la tri (aŭ kvar) samtempe. Estus preskaŭ neeble trovi artaĵojn, kiuj ne montris almenaŭ etan kvanton da…
kreado (eĉ la plej “rekte dokumentaj” kaj “sovaĝe esprimismaj” artaĵoj montras iom da intereso en formalaj kvalitoj kiel komponado),
rfigurado (eĉ la plej “abstraktaj” artaĵoj havas iom da bazo en la videbla mondo) kaj
esprimado (eĉ la plej “realismaj” kaj “nevarmaj” artaĵoj esprimas ian emocian staton, eĉ se ĝi estas nur estetika delico).

Kelkaj ekzemploj el art-historio

Bildo 1: Canaletto, La Placo San' Marko, Venecio 1742-1746, kolekto AGNSW, Sidnejo

Bildo 1: Canaletto, La Placo San’ Marko, Venecio 1742-1746, kolekto AGNSW, Sidnejo

Kiam Canaletto pentris la placon de San’ Marko, Venecio (bildo 1), lia ĉefa celo estis priskribi ĝin plej klare kaj precize kiel ebla. Jes, li ankaŭ konscias pri la graveco de komponado. Kaj li probable volis ke tiuj, kiuj rigardos la pentraĵon, sentu iom el la ekscito de la placo kaj la ekbrilon de la venecia lumo. Sed plejparte, Canaletto interesiĝis pri figurado de la videbla mondo.


Bildo 2: Piet Mondrian, Komponado n-ro II, kun ruĝo kaj bluo 1929, kolekto MoMA, Nov-Jorko

Bildo 2: Piet Mondrian, Komponado n-ro II, kun ruĝo kaj bluo 1929, kolekto MoMA, Nov-Jorko

Kiam Piet Mondrian pentris sian Komponado n-o II, kun ruĝo kaj bluo (bildo 2), li ne volas esti distrita de la vidaj detaloj de la mondo ĉirkaŭ si. Li ankaŭ ne interesiĝas pri “elverŝado de siaj emocioj”. Anstataŭe, li volis krei ian distilaĵon de la universo, uzante minimumajn artajn ilojn: primaraj koloroj, nigro kaj blanko, interplektitaj rektanguloj kaj, antaŭ ĉio, proporcio. Kompreneble, eĉ distilaĵo de la mondo devas reteni iom de la mondo. Kaj la meditema, preskaŭ mistika stato de la menso, kiun la artisto eniris dum li pentris – kaj kiun li esperis siajn spektantojn ankaŭ senti – estas emocio. Sed plejparte Mondrian interesiĝis pri kreadon de objekto por kontemplado.


Bildo 3: Mark Rothko, N-ro 16 (ruĝa, bruna, kaj nigra) 1958, kolekto MoMA, Nov-Jorko © 1998 Kate Rothko Prizel k Christopher Rothko / Artistoj Rajtoj Socio (ARS), Nov-Jorko

Bildo 3: Mark Rothko, N-ro 16 (ruĝa, bruna, kaj nigra) 1958, kolekto MoMA, Nov-Jorko © 1998 Kate Rothko Prizel k Christopher Rothko / Artistoj Rajtoj Socio (ARS), Nov-Jorko

Mark Rothko, kiel Mondrian, ne interesiĝas pri vidaj detaloj. Sed, per pensi plejparte pri koloro, anstataŭ geometrio kaj proporcio, li montras (bildo 3) ke li deziras rektan, emocian respondon. Do, malgraŭ la koloroj eble memorigus nin pri, ekzemple, urbo en krepusko, kaj malgraŭ la komponado estas tre harmonia, Rothko ĉefe interesiĝas pri la esprimado de emocio.

La triangulo de artaj celoj

Ni mapu ĉi tiujn tri artistojn, kaj iliajn artaĵojn, laŭ iliaj sintenoj al arto. Ĉar ni interesiĝas pri la relativaj proporcioj de la tri esencaj celoj, anstataŭ absolutaj kvantoj, ni povas mapi ilin sur plato, specife triangulo (bildo 4). Ĉiu el la tri artaĵoj diskutitaj ĝis nun sidas proksime al (sed ne precize sur) sia propra angulo: “Figuri”, “Krei” kaj “Esprimi”.

Bildo 4: La triangulo de artaj celoj, montranta tri ekstemajn ekzemplojn

Bildo 4: La triangulo de artaj celoj, montranta tri ekstemajn ekzemplojn

Bildo 5: Johannes Vermeer, Juna virino staranta ĉe praspineto ĉ1670-02, kolekto Nacia Galerio, Londono

Bildo 5: Johannes Vermeer, Juna virino staranta ĉe praspineto ĉ1670-02, kolekto Nacia Galerio, Londono

Sed kion ni diras pri artisto kiel Johannes Vermeer? Liaj pentraĵoj, kiel Juna virino staranta ĉe praspineto (bildo 5), certe estas grandaj ekzemploj de realisma arto, precipe laŭ kiel la lumo estas figurata. Sed tio ne estas la ĉefa kialo, ke Vermeer ankoraŭ estas tiel alte estimata. Estas lia komponado: la ŝajne senpena maniero per kiu elementoj estas metitaj unu kontraŭ la alia, kiu donas al liaj pentraĵoj ilian sencon de trankvila perfekteco. (Interese, iuj historiistoj de arto rigardas Mondrian kiel la Vermeer de la dudeka jarcento, aŭ ‘Vermeer sen temo’ [1]). Do, la pentraĵo de Vermeer povus esti lokata ie inter “Figuri” kaj “Krei” en la triangulo.

Bildo 6: Vincent van Gogh, La stelplena nokto 1889, kolekto MoMA, Nov-Jorko

Bildo 6: Vincent van Gogh, La stelplena nokto 1889, kolekto MoMA, Nov-Jorko

Simile, Vincent van Gogh respondis al vida sperto kiam li pentris La stelplena nokto (bildo 6), sed lia imaga figurado de la sceno, aparte la kirliĝanta ĉielo, montras ke li estis preta forlasi iom da vida realismo pro emocia trafo. Do, la pentraĵo de van Gogh povus esti lokata ie inter “Figuri” kaj “Esprimi”.

Figure 7: Jackson Pollock, Bluaj stangoj 1952, kolekto NGA, Kanbero © Pollock-Krasner Foundation/ARS

Figure 7: Jackson Pollock, Bluaj stangoj 1952, kolekto NGA, Kanbero © Pollock-Krasner Foundation/ARS

Bluaj stangoj, de Jackson Pollock (bildo 7) estas same nefigura kiel Komponaĵo II de Mondrian, sed, malkiel Mondrian, ĝia kreado estis tre fizika afero. Pollock surmetis la farbon per vipado, gutado kaj ŝprucado, dum li movis super la granda tolo etendita sur la planko. Kvankam malfacilas kongrui apartan senton kun la finita artaĵo, la rilato inter “moviĝo” kaj “emocio” (“motion” kaj “emotion” en la angla) ne estas hazarda. Tial ĉi tiu stilo estas kutime referata kiel “abstrakta esprimismo”. Do, la pentraĵo de Pollock povus esti lokata ie inter “Krei” kaj “Esprimi”.


Bildo 8: Rembrandt, Memportreto je la aĝo de 63 1669, kolekto Nacia Galerio, Londono

Bildo 8: Rembrandt, Memportreto je la aĝo de 63 1669, kolekto Nacia Galerio, Londono

Ekzistas multaj artistoj kies artaĵoj montrus pli malpli egalajn kvantojn de ĉiuj tri esencaj celoj, sed unu el la plej gravaj certe estas Rembrandt, ekzemple lia Memportreto je la aĝo de 63 (bildo 8). Tiu pentraĵo montras la zorgon de la artisto por vida simileco, emocia vero kaj komponada taŭgeco. Do, la pentraĵo de Rembrandt povus esti lokata ie en la mezo de la triangulo (bildo 9).


Bildo 9: La triangulo de artaj celoj, montrante miksitajn ekzemplojn

Bildo 9: La triangulo de artaj celoj, montrante miksitajn ekzemplojn

Piet Mondrian, Komponado n-ro II, kun ruĝo kaj bluo Johannes Vermeer, Juna virino staranta ĉe praspineto Jackson Pollock, Bluaj stangoj Rembrandt, Memportreto je la aĝo de 63 Canaletto, La Placo San’ Marko, Venecio Vincent van Gogh: La stelplena nokto Mark Rothko, N-ro 16 (ruĝa, bruna, kaj nigra)

Kion vi opinias? Kiel vi mapus tiujn artaĵojn? Bonvolu postlasi komenton, sube.

Mapi artaĵojn sur la artcela triangulo povas esti utila agado por artaprezo. La venontan fojon vi rigardos artaĵon en muzeo aŭ en libro, imagu ke vi demandas de la artisto: ‘Kion vi provas atingi? Ĉu vi provis priskribi aŭ figuri ion plej precize kiel eble? Ĉu vi provis esprimi emociojn? Ĉu vi provis krei ion agrablan por la okuloj?’ Vi povus eĉ pensi pri kiel sukcesa aŭ ne, laŭ vi, estis la artisto. Ĉi tiu agado estas speciale efika, kaj amuza, se vi rigardas kun iu alia.

Por tiuj, kiuj interesiĝas pri kelkaj ceteraj ekzemploj, jen alia versio de la triangulo (bildo 10), kun artaĵoj (plejparte aŭstraliaj, inkluzive de iom da skulptarto) el aŭstraliaj publikaj kolektoj [2]:

Bildo 10 La triangulo de artaj celoj: el aŭstraliaj publikaj kolektoj (Musklaku artaĵon por informo pri ĝi, kaj pli granda bildo)


1. Vi eble scivolas, kial Mondrian penus? Kial ne inkluzivu temon? Nu, imagu reĝisoron de teatraĵo, kiu decidis malakcepti aĵojn kiel fonoj, objektoj, kostumoj kaj muziko, kaj nur prezenti solan aktoron sur nekovrita scenejo. Se la spektantoj foriras je la fino, sentante ke ili estis potence tuŝata, ili devus scii ke tio okazis sen eksteraj helpoj. Same, se la pentraĵo de Mondrian funkcias por ni, ni scias ke tio ne povas esti kaŭzita de nia reagoj al la temo.

2. Fakte, ĉiuj krom unu estas el la kolekto de la Art-Galerio de Nov-Sud Kimrio, mia laborejo dum pli ol 30 jaroj.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *