Malferma letero al Gaston Dorren, la aŭtoro de “Lingo”

Libro titolita Lingo: A language spotter’s guide to Europe antaŭ ne longe eldoniĝis. Ĉapitro 51-a estas “The no-hoper: Esperanto”. Kiel jam raportita, ĝi ricevis plendojn de esperantistoj.

Jen mia malferma letero al ĝia aŭtoro, Gaston Dorren:

Kara S-ro Dorren,

Mi scias ke vi jam ricevis kelkajn mesaĝojn de malkontentaj esperantistojn pri ĉapitro 51-a de via libro, ‘Lingo’, kaj probable la lasta afero, kiun vi volas nun estas alia, simila mesaĝo. Tamen, kvankam mi estas (foje) parolanto de Esperanto, kaj kvankam mi ja havas demandojn pri tiu ĉapitro, mi esperas ke vi trovos miajn punktojn esti raciaj kaj pripensindaj.

Vi listas serion da kialoj ke Esperanto estas multe pli kompleksa ol necese, aparte por anglaparolantoj, kaj do kial ĝi malsukcesis kiel la universala lingvo.

1. Kazoj.

Ekzistas nur du kazoj en Esperanto (la germana havas kvar). La angla kaj franca ja havas kazojn, kun pronomoj (ekz-e “I love her.” (Mi amas ŝin) “She loves me.” (Ŝi amas min). Esperanto simple aplikas ilin konstante.

Ĉi tiuj du kazoj permesas ke Esperanto havi pli liberan vortordon kaj malpli da hazarda ambigueco. Ekz-e en la angla ni povas diri “He received him as a prince,” sen esti klara pri ĉu “as a prince” rilatas al la subjekto aŭ objekto. Tamen en Esperanto ni povas diferenci inter la du: “Li akceptis lin kiel princo” (He received him as a prince would receive him), aŭ “Li akceptis lin kiel princon” (He received him as he would receive a prince).

Sed, jes, rememori aldoni “-n” por la objekto de la frazo estas verŝajne la aspekto de Esperanto, kiu donas al denaskaj anglalingvanoj la plej grandan malfacilon. Sed tio certe ne estas nesuperebla.

2. Adjektiva akordo: ekz-e “bela knabino” (beautiful girl) iĝas “belaj knabinoj” (beautiful girls).

Adjektiva akordo vere ne estas tiom ‘stranga’. Mi kredas ke la franca, hispana, hungara kaj svahila ankaŭ havas ĝin, kaj tiuj lingvoj aplikas ĝin multe pli komplekse ol Esperanto. Denove, ĝi permesas ke Esperanto havi pli liberan vortordon kaj malpli da hazarda ambigueco.

Poste vi skribas ‘la artikolo [la] restas senŝanĝa [por pluralo]… laŭ mia scio, neniu eŭropa lingvo same faras.’ Ĉu tio ne kontraŭas vian alvokon por simpleco, kaj specife vian kritikon de la adjektiva akordo de Esperanto?

3. Participoj: ‘En naturaj eŭropaj lingvoj, participoj kutime havas du specojn: aktivan… kaj pasivan… Esperantaj verboj havas ses…’

Jes, tio estas vera. Tamen, la plejparto da tiuj specoj ne estas uzataj praktike. Fakte, participoj ĝenerale ne estas uzataj tiom ofte en Esperanto kiom en la angla. Ekz-e, laŭvorta traduko de “I was talking,” estas “Mi estis parolanta.” Sed plej multe da Esperantistoj simple dirus “Mi parolis,” kiun oni povas traduki kiel “I spoke.”

Mi notas, ke vi skribas ‘La Esperanta verbo havas iujn aĉajn trukojn en la maniko.’ Tamen la sola ekzemplo, kiun vi donas, estas la supra, pri participoj.

4. Enigitaj verbotempoj: Anstataŭ “She wrote that she would return” (Ŝi skribis ke ŝi revenus), la Esperanto ekvivalento tradukiĝas kiel “She wrote that she will return” (Ŝi skribis ke ŝi revenos) – nerimarkinda por orientaj eŭropanoj sed anomalia al okcidentaj oreloj.

Precize, nerimarkinda. Kaj multe pli logika kaj facila rememori, kiam vin pensas pri ĝi. Esperanto simple ne distingas inter nerekta kaj rekta parolado, sed angla ja distingas.

5. Malfacilaj sonoj: ‘[Zamenhof, la kreinto de Esperanto] devis limigi konsonantojn al la pli malpli dekdu, kiujn homoj tra la mondo povos prononci, kaj forĵeti konsonantajn aglomerojn entute.’

Se lingvo limigus sin al ĉirkaŭ dekdu konsonantoj, kaj malpermesus konsonantajn aglomerojn, ĝi severe limigus sian kapablon asimili vortojn el aliaj lingvoj, kaj tiel fari ilin pli rekoneblaj. Volapuko, planlingvo antaŭ Esperanto, havis relative limigitan fonologion, kaj tial multe da pruntitaj vortoj iĝis nerekoneble distordataj. Ekz-e “pük” (lingvo), kiu estis ŝajne derivita de la angla vorto “speak” (paroli).

6. Adverboj: ‘La germana elegante anstataŭas adjektivojn por ili.’

La kapablo distingi inter adverbo kaj adjektivo, kiam kombinita kun libera vortordo, ebligas ke vi diri, ekz-e, “Knabo rapida kuras” (A quick boy runs) aŭ “Knabo rapide kuras” (A boy runs quickly).

7. Genraj pronomoj: ‘La hungara perfekte sukcesas per nur unu vorto por “ŝi”, “li” kaj “ĝi”.’

La Esperanta vorto por “it” estas “ĝi”. Kvankam esperantistoj kutime ne uzas “ĝi” por homoj, la tabuo estas multe malpli granda kontraŭ tio, ol pro uzi “it” por homoj en la angla.

Mi esperas ke mi adekvate kontraŭis, aŭ almenaŭ defiis, viajn argumentojn ke Esperanto estas nenecese komplika kaj/aŭ malfacila lerni. Tamen, sur paĝo 242-a vi ankaŭ faras kelkajn surprize subjektivajn asertojn pri la lingvo:
– ‘Por parolantoj de la franca, itala kaj hispana, “la viro” sonas simple malĝusta.’
– ‘“knabino” aspektas vira…’
– ‘“knabinoj” estas vorto apenaŭ kongrua kun io ajn bela…’
Tiuj esprimoj de persona opinio faras nenion por plifortigi vian argumenton. Similaj subjektivaj kritikoj estis faritaj kontraŭ Esperanto ekde 1907, ĉefe de parolantoj de la franca. Tiuj kritikantoj volis ke Esperanto fariĝu pli ‘naturalisma’ (t.e. simila al latinidaj lingvoj) malgraŭ malpliigado de kongruenco kaj facileco lerni. La rezulto estis serio de nun plejparte forgesitaj secesiaj lingvoj.

Ŝajnas ke via baza premiso estas ke Esperanto malsukcesis esti universale instruita kaj akceptita pro ĝia nenecesa komplekseco. Kaj, kiel korolario, ke la angla estas la efektiva monda lingvo ĉar ĝi estas ‘afabla al lernantoj’. Ambaŭ asertoj estas falsaj: Rezisto al Esperanto ne okazas ĉar ĝi devus esti, eble, sesoble pli rapide lernebla ol meza ‘natura’ lingvo anstataŭ nur kvinoble pli rapide. Kaj la kialo ke la instruado de la angla estas nuntempe tiom disvastigata ne estas ĉar ĝi ne havas kazojn (krom pronomoj), ne havas adjektivan akordon kaj havas nur du specojn da participioj. Bedaŭrinde, la kreskado aŭ malkreskado de lingvoj estas pli pri povo – kaj politika kaj ekonomia – ol faktoroj kiel facileco por lernantoj aŭ filozofiaj idealoj.

Koncerne la esperemo aŭ ne de Esperanto-parolantoj, mi ne persone konas iun ajn, kiu serioze kredas ke Esperanto iĝos la universala helplingvo dum lia aŭ ŝia vivo. Sed kiam mi vidas la lingvon en praktiko, ekz-e ĉe granda internacia konferenco, mi vidas potencan pruvon ke ekzistas ankoraŭ iu kaŭzo por espero. Kiel dirite multfoje, en multaj kuntekstoj, estas pli bone lumigi kandelon ol malbeni la mallumon.

Amike,
Jonathan Cooper

ĜISDATIĜO

Legu respondon de Gaston Dorren en la angla versio. (Ial, ĉi tiu retejo ne permesas komentojn sub blogeroj, nur sub paĝoj. Do, ĝis mi povas scii kiel sekure refunkciigi tion, mi simple kopiis ĝin el dokumento, kiun la verkisto sendis al mi.)

Posted in Esperanto.

3 Comments

  1. The difference is: 1,7 million human beings are learning Esperanto at present, 850 million English – most of them at the simplified level of Globish. A relationship of 1 : 500. So, which one of the two idioms is more important? Sincere, FR

  2. But this is a whole encyclopaedia in reply to a short comment; who is willing to bother about its contents?

  3. Dr Rader, it depends on what you mean by “important”. Esperanto can co-exist easily with English.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *