Vortaro de Wells rete havebla

Mi eltrovis antaŭ nelonge, ke “Esperanto-English-Esperanto Dictionary”, de John C Wells, estas havebla ĉe Google Play – kaj ĝi funkcias per mia iPado senrete! 🙂 Estas multe pli konvena ol porti la fizikan libron.

Kiel rigardi pentraĵon

People looking at art

Mi antaŭ nelonge relegis bonegan libron verkitan de Justin Paton (kuratoro de nuntempa arto ĉe la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio), “How to look at a painting” (Kiel rigardi pentraĵon). Proksime al la fino de la libro li donis tre utilajn konsilojn per dek punktoj, kiujn mi volas dividi kun vi. 1. Respektu la aĵon. 2. … Read more