Retrospective exhibition of artist, Robin Norling

painting by Robin Norling
Robin Norling Me, with nudes on my mind (2000)

I recently opened a wonderful exhibition of a great Australian artist and teacher, Robin Norling. It’s on at Gosford Regional Gallery, until 17 May 2015.

I also wrote the short catalogue essay, The art of Robin Norling: delight… and shadow.


Esperanto:

painting by Robin Norling
Robin Norling Me, with nudes on my mind (2000)

Mi ĵus malfermis mirindan ekspozicion de grava aŭstralia artisto kaj instruisto, Robin Norling. Ĝi estas ĉe Gosford Regional Gallery, ĝis la 17-a de majo 2015.

Mi ankaŭ skribis la mallongan katalog-eseon, La arto de Robin Norling:

Plejmultaj lokaj art-premioj havas apartajn sekciojn por “tradicia” kaj “moderna” arto, kaj kutime estas sufiĉe facile decidi kiun artaĵon apartenas al kiu sekcio. Sed kio pri la pentraĵoj, kiujn vi vidas ĉi tie? Ekzistas kelkaj (precipe la plej fruaj nudaĵoj) kiuj ne ŝajnus malkongruaj en “tradicia” sekcio, kaj aliaj (ekzemple la seslateroj) kiuj certe ŝajnas “modernaj”. Tamen, plejparte de la pentraĵoj faritaj de Robin Norling ne povas esti tiel facile kategoriigataj. Kvankam ili baziĝas en la videbla mondo – ĉefe la plej malnova temo en arto, la homa korpo – ili ne povas esti priskribitaj simple kiel “figuraj”. Anstataŭe, ili estas la rezultoj de serio de esploroj kaj eksperimentadoj, dum kvindek jaroj, en la kampo de la pentrarto.

Samkiel scienca eksperimentado, por ke la rezultoj estu signifaj, Norling limigas sian “variabloj” al relative mallarĝa gamo da temoj kaj ideoj. Pri temo, krom malpli granda fadeno de pejzaĝo, la arto de Norling estas preskaŭ ekskluzive pri la korpo: aparte nudaĵoj, sed ankaŭ ĝenraĵoj kaj portretoj. (Kvankam lia verkaro foje alproksimiĝas al abstraktado, ĝi neniam tute perdas sian ligon kun la videbla mondo.) Uzante ĉi tiujn temojn, li revenas denove kaj denove por esplori aron da ideoj, ĉiu koncernanta la manieron per kiu partoj de bildo kunvenas kaj interrilatas – tio estas, “komponado”. Tiuj kvar ideoj estas: amasiĝado, kradoj, transformado, kaj falado aŭ ŝvebado.

Tamen kiuj estas tiuj eksperimentoj? Kion Norling deziras pruvi aŭ malpruvi? Estas ke eblas krei sukcesan pentraĵon, kiu estas samtempe pri la konkreta kaj la universala, kaj reprezenti la realecon de la vida mondo dum ankaŭ subtile tordi kaj tiri tiun realecon pro la suba ideo.

Por esti rigardata de Norling kiel “sukcesa”, pentraĵo devas atingi certajn kriteriojn. La plej fundamentaj estas la du komplementaj kvalitoj de intereso kaj unuecon. Aŭ, por esprimi ilin negative: “Ne tedu, sed ankaŭ ne konfuzu.”
Estas diversaj manieroj per kiuj la pentraĵoj de Norling tenas nian intereson. En la 1970-aj jaroj, la artisto eksperimentis kun alternativoj al la norma rektangula formato: la “tranĉaĵoj” kaj la interligaj sesanguloj. Li ankaŭ uzis ripetajn, fragmentajn formojn kaj nebuligadon por indiki movadon. Kaj en kelkaj pentraĵoj la farb-surfaco ne nur priskribas haŭton sed havas luman, haŭtecan kvaliton en si mem.

Por atingi unuecon en sia arto, Norling utiligas plurajn preferatajn komponajn strategiojn. Tiuj inkluzivas subtilajn vicadojn de linioj kaj randoj, kaj la eĥado de diversaj vidaj elementoj – ekzemple koloro kaj formo – tra la bildo. Li ankaŭ estas tre sentema al la kaŝita geometrio de la rektangula formato, permesanta ke ĝi gvidu la lokadon de formoj.

Spite de la aserto de Clement Greenberg ke la celo de perfekta ebeneco estas esenca al modernisma arto, alia el la kriterioj por sukcesa pentraĵo de Norling estas ke ĝi konvinke priskribu tri-dimensian formon sur du-dimensia surfaco. Tiu festado de tio – kion Norling priparolas, iom ordinare, kiel “bulo” – penetras ĉiun lian arton, de la plej figura ĝis la plej abstrakta. Kaj la ĉefa tekniko per kiu li atingas ĉi tion estas lumo kaj ombro. Norling invitas nin ĝui la senson de ĉiu formo, ĉiu ŝvelaĵo, tubero, kavo kaj valo. Kvankam ĝi estas sufiĉe videbla en lia pentrarto, en lia desegnado tio estas la “ĉefa afero”.

Fine, kelkaj aldonaj observoj pri la loko de la artisto en arthistorio:

En la historio de moderna aŭstralia arto, Robin Norling havas specialan lokon: pioniro kiu honoras artan tradicion (aŭ, kiel la artisto mem priskribas ĝin, “iri malantaŭen por la pli bona salto antaŭen”). La rekta kontakto de Norling, dum lia studado ĉe la Royal College of Art de Londono, kun multaj el la pioniroj de pop-arto – inkluzive de Peter Blake, RB Kitaj kaj Allen Jones – estas parte reflektita en lia laboro de la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, aparte liaj “tranĉaĵoj”. Tamen, ĉe la koro de pop-arto estas entuziasma akcepto de konsumismo, kaj tio neniam estis tute akceptita de Norling. Do, kvankam eblas ke li estis konduktilo por pop-arto en Aŭstralio, eble estis pli kiel ‘portanto’.

La daŭra uzo de la homa korpo kiel centra temo de lia laboro metas Norling en la grupon de artistoj kiel ekzemple Kevin Connor, Brett Whiteley kaj Brian Dunlop. Tamen, liaj pentraĵoj kombinas striktan observon kun fajne agordita komponado kaj ludema takto.
Artistoj, kiel Norling, kiuj instruas – aŭ instruis – ne estas maloftaj. Kaj multaj faras tion kun iu nevolemo: verdire instruado bezonas tempon kaj penon, kiujn oni povus uzi por krei pli da arto. Kio distingas Norling, tamen, estas ke por li, tiuj du agadoj estas forte ligataj: Instruado estas arto; kaj la plej bona arto edukas. Lia arto certe tion faras. Ĝi kondukas nin, kun afabla humuro, en pli bonan aprezadon de la estetikaj ĝuojn de la vida mondo.

Jonathan Cooper, Marto 2015