Art-aprezado ĉe la Universala Kongreso de Esperanto

La programo por la Universala Kongreso en Lillo publikiĝis sed, bedaŭrinde, por la sesioj “Kongresa Temo”, mankas detaloj. Do, mi volas anonci ke “Kongresa Temo 2” (lundon, 11:15—13:45) inkluzivos du prelegojn de Franz-Georg Rössler – pri arkitekturo (turoj) kaj muziko – kaj unu prelegon de mi. La mia estos ‘Art-aprezado por ĉiuj’. Resumo: “Por multaj homoj, aprezi arton malfacilas. Ĉi tiu prezentado esploros kelkajn obstaklojn al komprenado kaj ĝuado de arto: mitojn kaj duon-verojn pri arto – ekzemple, ‘Ĉio estas subjektiva.’ Ĝi ankaŭ proponos manierojn trovi viajn proprajn aŭtentikajn respondojn al arto.”

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *