Monthly Archives: April 2014

Planlingvoj (ne nur Esperanto)

Se vi iam aŭdis pri Esperanto (kaj estas multaj, kiuj ne aŭdis) vi eble surpriĝas ellerni ke ĝi nur estas la plej sukcesa el fakte centoj da planlingvoj, vidante reen al la 17-a jarcento (aŭ eĉ la 12-a jarcento, se oni ikluzivas la privatan lingvon de Sankta Hildegard de Bingen). Kelkaj libroj estis skribitaj pri tiu temo, la plej interesa laŭ mi, kiu estas In the Land of Invented Languages (En la Lando de Elpensita Lingvoj) verkita de Arika Okrent. Sed se vi volas havi rapidan superrigardon, kaj aŭskultu, kiel pluraj el la lingvoj sonas, vi povas spekti tiun (35-minutan) videaĵon (faritan en 1994 de Steve Hawley kaj Tony Steyger por la Artoj Konsilio de Britio kaj Channel 4):

Estas bizaraj filmetoj, pri iuj evidente bizaraj homoj. Tio supozeble estas intenca, por ke la videaĵo estu pli interesa. La bildo, kion ĝi prezentas de la averaĝa parolanto de planlingvo estas bizara homo, kiu havas pli ol 65 jarojn. Fakte, la unua vido, kion ni havas de virina planlingvo-parolanto, malpli ol 40 jaraĝa, estas je nur du minutoj antaŭ la dankoj aperos! Mi konsentas ke la popolo de Esperanto-parolantoj (almenaŭ tiuj, kiujn mi renkontis) estas pli deklivita al malnova aĝo ol pli juna, sed se tio estus via sola vido de planlingvo-parolantoj, vi verŝajne supozus, ke nun la plimulto el ili jam mortis aŭ perdis sian intereson; kaj certe ne estas vere, almenaŭ ne por Esperanto.

Fine, ĉi tie estas gvidanto por la temoj traktitaj en la videaĵo, laŭ tempo:

00:33 Volapük enkondukita
03:41 Occidental
04:50 Esperanto enkondukita
06:15 Interlingua enkondukita
08:15 Solresol
10:46 Eltiraĵoj el Angoroj, la unua plenlonga filmo en Esperanto
11:59 Volapük-poemo (‘en 48 silaboj’)
13:57 Glossa enkondukita
16:53 Numeraj lingvoj
17:50 Esperanto “ago-tago” en Stoke-on-Trent
19:11 Kial ne la angla?
21:31 Basic English
22:08 Novial
25:30 Ido
26:37 La Babela mito
27:51 Kvereloj inter [anoj de] malsamaj planlingvoj
28:44 TV-anonco de Fiat, en Esperanto*
32:25 La Himno Volapük
34:30 Dankoj

* La filmistoj iom malbonkondutis tie. La voĉo diras :
‘Mi haltas… kaj rimarkas kiel la manbremso bone efikas sur veturilo kun kvar diskobremsoj. Nun, mi ekveturas denove.’)
Sed la subtitoloj montras:
‘I stop. And I wonder what is the future of the artificial language movement? Where do we go now?’
(‘Mi haltas. Kaj mi scivolas, kio estas la estonto de la planlingva movado? Kien ni iru nun?’)