Pri mi

  • Jonathan Cooper giving a gallery talk

Mi estis trejnita en art-edukado ĉe Kolegio de Supera Edukado Alexander Mackie (nun University of NSW: Art & Design), Aŭstralio. Por la plimulto de mia kariero mi laboris en la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio (Art Gallery of New South Wales – la ĉefa muzeo de arto en Sidnejo, Aŭstralio): kiel muzea klerigisto, ĉefa kunordigisto de klerigaj programoj, retejestro kaj fine, kiel ĉefa kunordigisto de retaj programoj. En 2013, mi lasis la Galerion por fariĝi sendependa verkisto, prelegisto, kuratoro kaj retejo-adminstristo.

Miaj aliaj interesoj inkluzivas Esperanto-n, komputilan programadon (kun LiveCode) kaj matematikon.

Kial “Doctor Dada”?

Aktorante kiel Doctor Dada ĉe la Artgalerio de Nov-Sud-Kimrio

Meze de la 1990-aj jaroj, mi kreis du interaktivajn prezentojn en la Art-Galerio de Nova Sud-Kimrio: La Tempo-maŝino de Doktoro Dada kaj Just Jack, la Rubkolektisto. En La Tempo-maŝino de Doktoro Dada, mi fariĝis “freneza sciencisto”, kiu invitis vizitantojn image vojaĝi reen tra la tempo al la atelieroj de famaj artistoj. En unu parto de la prezento, unu spektanto, agante kiel akademia pentristo de la deknaŭa jarcento, kaj alia, agante kiel impresionisto, diskutis pri kio faras “bona arto”. En Just Jack, mi ŝajnigis esti rubkolektisto, kies plej ŝatata agado estas aranĝi forĵetaĵojn sur la planko de la art-galerio por ke la “aŭtoritatoj” (tio estas, la direktoro, kuratoroj kaj purigistoj!) traktu ĝin kiel artaĵon, anstataŭ rubon. Por atingi tion, la stiloj de la diversaj apudaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj estis studitaj kaj kopiitaj. Mi invitis la spektantojn helpi kaj, pere, ili rekte lernis kelkajn principojn de komponado.

Ekde tiu tempo, kiam oni petis min fari prezenton por aliaj muzeaj klerigistoj aŭ lernantaj ĉiĉeronoj, oni ofte petis min fari “Doctor Dada”, kiu signifas ion, per kio la spektantaro partoprenas amuze kaj image, inkluzive de la rubo-sur-la-planka akto. Ne longe poste, Doctor Dada iom fariĝis alia memo por mi.

Miaj aliaj retejoj / blogoj (ĉiuj en la angla)

Kontaktu min

Retpoŝto: dd@doctordada.com
Tel: +61 (0)2 4365 4809